La Sankta Biblio Esperante

Pollando estas kompreneble, kiel ĉiu leganto de ĉi tiu teksto kaj komprenanto ĝin jam certe scias, la hejmo de la aŭtoro de Esperanto, nome doktoro Ludoviko Zamenhof.

Bedaŭrinde, en la komune disponeblaj Bibliaj Aplikoj, eĉ la Biblia Apliko Gideons ligita de ĉi tiu retejo, mankas la Esperanto.  Tio eble estas pro tio, ke ĝi ne estas la lingvo de iu aparta lando. Plie, ĝi estas artefarita lingvo. Tamen por ĉirkaŭ mil homoj en la mondo ĝi estas la unua lingvo, la plej proksima al la koro, ĉu artefarita aŭ ne. Por du milionoj da aliaj homoj ĝi estas lingvo en kiu ili deziras komuniki.

Krome, ŝajnas esti tendenco por iuj, kiuj persistas kredi je politikaj solvoj al la malfavora kondiĉo de la homo, esperantistiĝi.  Kelkaj homoj eĉ sufiĉe centraj en la Movado ankoraŭ opinias, ke komuna lingvo alportus mondan pacon. Al ĉi tiuj afablaj sed misgviditaj koroj ni proponas la Princon de Paco, la Sinjoron Jesuon Kriston. Kial Li estas unika kaj kiel Li estas unike kapabla kaj preta alporti pacon al la mondo kaj al niaj koroj, troveblas en la paĝoj de ĉi tiu monumenta volumo, la Sankta Biblio.

Se Vi estas esperantisto, vi verŝajne scias, ke ankaŭ Doktoro Zamenhof faris tradukon de la Vorto de Dio al Esperanto – granda tasko por unu homo, sed ni konsideras, ke la rezulta traduko estas sufiĉe bona por rekomendi al legantoj de Biblio kaj al serĉantoj de vero. Eble tio kuraĝigos Vin legi la Vorton de Dio. Ni do proponas ĉi tiun ligon al pdf-dosiero, kiu troviĝas sur nia servilo. Laŭ mia scio, ĝi estas eldonaĵo en la publika domeno – danke al la universitata biblioteko de Toruń pro la ciferecigo. Ni esperas, ke Vi ĝuos la Biblion en Esperanto!

Gromadzenie_POPC_024_32

Alia ligo al la Londona Biblia Societo-versio, kiu estas iomete malpli legebla ol la Toruna:

La Sankta Biblio_text